Opinia nr 292050
Jam antikvaj egiptoj uzis specon de dentopasto farita el muelita pumiko kaj vina vinagro. Romianoj uzis tiucele urinon. Dum longa tempo oni uzis dentopulvoron el kreto. Antaŭulo de la dentopasto, la dentosapo estis kreita de la saksa apotekisto Adolf Heinrich August Bergmann en la jaro 1852.
La moderna dentopasto estis kreita en 1907 de la dresdena apotekisto Ottmar Heinsius von Mayenburg, kiu tamen ankoraŭ ne enhavis ŝaŭmigilojn. Sub la nomo Chlorodont tiu dentopasto famiĝis tra la mondo. Ĝiaj efikigiloj estis pumika pulvoro, kalcia karbonato, sapo, glicerino kaj kalia klorato. La nomo devenis de la greka chloros (helverda, kaj simbolo freŝa) kaj de odon (dento)
Dodane przez: inga